Dengarkan lagu La espero (Bonus Track) nyanyian Akordo dengan lirik

La espero (Bonus Track)

Akordo20 Apr 2018

Lirik La espero (Bonus Track)

作曲 : Félicien Menu De Ménil

En la mondon venis nova sento

tra la mondo iras forta voko

per flugiloj de facila vento

nun de loko flugu ĝi al loko

Ne al glavo sangon soifanta

ĝi la homan tiras familion

al la mond' eterne militanta

ĝi promesas sanktan harmonion

Sub la sankta signo de l' espero

kolektiĝas pacaj batalantoj

kaj rapide kreskas la afero

per laboro de la esperantoj

Forte staras muroj de miljaroj

inter la popoloj dividitaj

sed dissaltos la obstinaj baroj

per la sankta amo disbatitaj

Sur neŭtrala lingva fundamento

komprenante unu la alian

la popoloj faros en konsento

unu grandan rondon familian

Nia diligenta kolegaro

en laboro paca ne laciĝos

ĝis la bela sonĝo de l' homaro

 

por eterna ben' efektiviĝos