ดาวน์โหลดและฟังเพลง La espero (Bonus Track) พร้อมเนื้อเพลงจาก Akordo

ฟังเพลงLa espero (Bonus Track)

Akordo20 เม.ย. 2018

เนื้อเพลง La espero (Bonus Track)

作曲 : Félicien Menu De Ménil

En la mondon venis nova sento

tra la mondo iras forta voko

per flugiloj de facila vento

nun de loko flugu ĝi al loko

Ne al glavo sangon soifanta

ĝi la homan tiras familion

al la mond' eterne militanta

ĝi promesas sanktan harmonion

Sub la sankta signo de l' espero

kolektiĝas pacaj batalantoj

kaj rapide kreskas la afero

per laboro de la esperantoj

Forte staras muroj de miljaroj

inter la popoloj dividitaj

sed dissaltos la obstinaj baroj

per la sankta amo disbatitaj

Sur neŭtrala lingva fundamento

komprenante unu la alian

la popoloj faros en konsento

unu grandan rondon familian

Nia diligenta kolegaro

en laboro paca ne laciĝos

ĝis la bela sonĝo de l' homaro

 

por eterna ben' efektiviĝos

เกี่ยวกับเพลงนี้ :

La espero (Bonus Track) จาก Akordo ปล่อยเมื่อวันที่ 20 เม.ย. 2018. ฟังเพลง La espero (Bonus Track) พร้อมทั้งเนื้อเพลงโดย Akordo. ดาวน์โหลด JOOX Application เพื่อฟังเพลง La espero (Bonus Track) และ ดูมิวสิควีดีโอเพลง La espero (Bonus Track) แบบ online ได้ทันที!

Tags ที่เกี่ยวข้อง :

La espero (Bonus Track) (โดย Akordo), La espero (Bonus Track), La espero (Bonus Track) มิวสิควีดีโอ, La espero (Bonus Track) เนื้อเพลง, Akordo เพลง